Interkomunikaj variacioj
Produktform: Buch / Einband - flex.(Paperback)
Okaze de sia 25a fonda datreveno la Esperanto-Societo Südharz en Herzberg
antaŭ internacia publiko en la salonoj de la Welfen-Kastelo konataj
lingvistoj parolis pri Esperanto vide al la lingvaj demandoj en Eŭropo, pri
modernaj komunikvojoj, planlingvaj projektoj, lingvokontrolaj institucioj,
kaj ne laste pri fajnaĵoj - gravaj ankaŭ en la Internacia Lingvo - kiel
frazeologio kaj metafora uzo de esprimoj. Ĉi tiu libro redonas la plej
esencajn kontribuaĵojn de la konferenco.
Al la temaro enkondukas Detlev Blanke. En dulingva artikolo li reliefigas la
aktualan lingvan problemon en Eŭropo kaj montras vojojn por solvi ĝin. Li do
traktas la lingvan politikon en Eŭropa Unio. Tre ampleksaj bibliografiaj
indikoj ebligas memstaran enprofundiĝon en la temon.
Sabine Fiedler gvidas tra la Esperanta frazeologio kaj klarigas la signifon
de frazeologiaj strukturoj en la Internacia Lingvo. Riĉaj ekzemploj
priskribas, kiun rolon ludas - kaj ludu - frazeologiaj esprimmanieroj,
parolturnoj kaj aliaj fiksaj vortkombinaĵoj en la interhoma komunikado.
John Wells invitas en la mondon de la modernaj informperiloj. Li koncentriĝas
al la plej efika utiligo de la tutmonda teksaĵo, t.e. la interreto, por
Esperanto, kaj instigas al ĝia penetrado kaj aplikado. Li atentigas pri
specifaĵoj ligitaj al la prezentado de diversalfabetaj tekstoj kaj liveras
praktikajn konsilojn por superi aperantajn obstaklojn. Ĉe la fino troviĝas
kolekto de retadresoj ne malhaveblaj por krozanta Esperantisto.
Deirante de la prezento de la eŭropaj etnolingvoj Véra Barandovská-Frank
transiras al lingvoj neŭtralaj kaj priskribas plurajn planlingvajn
projektojn. Ŝi raportas pri kelkaj lasttempe inventitaj artefaritaj lingvoj
aldonante klarigojn pri ilia - kelkfoje bizara - fona filozofio.
Werner Bormann atentigas pri la neceso uzi precizan lingvaĵon precipe en
Esperanto. Vide al la zorga traktado de la lingvo li priparolas la rolon de
lingvokontrolaj instancoj kaj metas apartan akcenton al lingvaj akademioj.
La kolektaĵon fermas fibole dua artikolo de Detlev Blanke. En leĝera maniero
li prezentas diversajn imagojn de ne-esperantista publiko pri la Internacia
Lingvo. Pozitivajn, ironiajn, negativajn kaj alispecajn aludojn pri Esperanto
ilustras pluraj citaĵoj. Certaj metaforaj uzoj frape montras, kia fantazia
bildo pri la ideo, rolo kaj celo de la Internacia Lingvo ekzistas ekster la
esperantista medio.
weiterlesen
12,60 € inkl. MwSt.
kostenloser Versand
lieferbar - Lieferzeit 10-15 Werktage
zurück